RADIO


FOTO


La lasta aktualigo en retejo: 2.8.2015


2017-01-14. La neatendita kompletigaĵo – "Baltika" (1952) kaj "Daugava" (1958). Ambaŭ estas en bona stato. Tutan vesperon denove aŭskultis "la varman tuban sonon" kaj de tempo al tempo varmigis la manojn… :-)

2016-11-04. Por redukti la energokonsumadon de servilo mi anstataŭigis la ĉefkarton per alia, pli ŝpara "fero". Tiu ĉi estas la mini-ITX ĉefkarto VIA Epia-ML6000EA kun procesoro VIA C3 667 MHc (sen ventoliloj) kaj aparte enigita en sola PCI konektilo retkarto Realtek RTL-8139 (enmuntita retkarto ne amikiĝis kun Debiano). Malnovan servilon dume ne malmuntas, kiu scias, kio povas okazi!

2016-10-08. La laboro de servilo normaligis, eĉ malnova domajna nomo sukcesis restarigi.

2016-06-19. La servilo denove startita, sed el interreto dum neatingebla.

2016-05-29. La servilo malŝaltis kaŭze de transloĝiĝo.

2015-07-20. Mi aĉetis nemultekoste okaze la memoron de infaneco – la fotilon "Смена-8М". En sia propra skatolo, kune kun sia instrukcio, neniam uzita.

2015-04-28. La hodiaŭa kaptaĵo estas la ĝemeloj-fratoj "Meridiano RP-309" kaj "Meridiano RP-310". Ambaŭ estas en la fabrikaj skatoletoj, kun instrukcioj kaj sigeloj, spuroj de ekspluatado ne estas. Tamen la aĝo estas influinta, la ricevo praktike mankas.Sed tio ĉi, mi estas certa, ripareble. Mi estas kontenta :-).

2015-04-21. La scivoliga trovaĵo! Konjektas, ke tiu ĉi lingvo estas rutena.

2014-12-01. La nova sendricevileto estas nun en mia kolekto – 70RTP-2-ĈM (ruse: 70РТП-2-ЧМ). Ne plene kompletigita, ne funkcianta. Tamen, grandnombro de rezervaj pecoj (ne estas nur la konektilo por la garnituro) kaj la plena dokumentaro ebligas esperi sukcesan reanimadon. Dankon por donaco al A.V.!

2014-08-30. Ekde infaneco mi revis pri longfokusa objektivo. Iafoje la revoj realiĝas! La admirinda MS ZM-5SA (ruse: МС ЗМ-5СА) en stato "kiel el vendejo" nepre metas la produktado de ĉefverkoj en ĉenstablon! :-)

2014-06-05. Hodiaŭa "akiro" – radioricevilo "Meridiano-235" (ruse: "Меридиан-235"). Dankon al mia kolego Aleksandro Sarkisov!

2014-02-26. Interesa radioaparateto R27-ĈM (ruse: Р27-ЧМ) de Zaporoga fabriko "Radioĝustigilo" («Радиоприбор») trovis rifuĝejon en mia domo inter siaj "radiologiaj" parencoj. Dankojn konekse al tiu ĉi – al Ozeran Nikolao Ivanoviĉ.

2014-02-18. Dum la kvina jaro de operacio de la servilo, ĝi estis indita de retpirataj atento. Ŝajne nenion rompis, tamen kion stimulon por vekiĝi al la administranto! :-)

2013-12-07. Komencis kreadon de paĝetoj en Esperanta lingvo. Terure pensi, kiom tie ĉi estos de eraroj! :-)