UR4QTP: notlibreto 

Ĉefpaĝo

Pri mi

Saluton!

Mia nomo estas Vitalij. Mi estas komencanto en Esperanta lingvo. Mi lernas kaj esperas, ke parolos. Sed intertempe mi ekzerciĝas en tradukado el rusa lingvo en Esperanto.

Miaj hobioj – radio, Linukso, filma fotado.

RADIO

Alvoko UR4QTP mi ricevis en 1997. Por laboro en kurtaj ondoj mi uzas malmodernan valvan sendricevilon Drake TR-3, en ultrakurtaj ondoj – FM2004 kaj TH-K2AT. Ankaŭ mi havas observantan alvokon US-Q-1 (ex UR5Q-9-01). Por observado mi uzas manfaritajn heterodinajn ricevilojn de diapazonoj 7 MHc kaj 3,5 MHc, aviadan ricevilon RPS (ruse: РПС) de 1967 j., radiostacion RB-M (ruse: РБ-М) de 1947 j.

LINUKSO

Unuafoje interesiĝis en 1999…2000, plene transiris proksimume en 2006. Tragustumis kaj trapalpis kelkiom da distroj, sed komforte sentis min nur kun Debian. Eĉ etulo en mia hejmo post 5-jara aĝo uzas Linukso.

FOTADO

Unuan cameron "Amatoro-166V" (ruse: «Любитель-166В») gepatroj donacis al mi en 1984. Filmoj, paperoj kaj ĥemiaĵoj kostis tiam tre malkare, kaj fotis mi tre multe. Tiu ĉi camero kaj nun plene laborkapabla, sed filmo por ĝi kostas tiom… Poste nelonge mi havas ankaŭ "Agato-18" (ruse: «Агат-18»), kaj nun mia arsenalo enhavas kelkajn da "Zenitoj" («Зенит») (-E, -ET, -11, -19), «Смена» (ne povas traduki tiun ĉi multsencan vorton), "Silueto-elektro" («Силуэт-электро»), "Falko-2" («Сокол-2»), "Elikon-535" («Эликон-535», ne estas traduko), "Amatoro-2" («Любитель-2»), "Kievo-19" («Киев-19»), "Kievo-303" («Киев-303»). Objektivoj: "Mondo-1V" («Мир-1В»), "Industar-50-2" («Индустар-50-2»), "Helios-44-2" («Гелиос-44-2»), "Arsat-M 80-200", "MC ZM-5SA" («МС ЗМ-5СА»).

Mi fotas tiel nigraj-blankaj, kiel multkoloraj filmoj, sed akiradi ĝin ĉiam plu malfacile kaj malfacile…

La 7 de decembro 2013 – la 6 de septembro 2014.

Ĉefpaĝo

 UR4QTP: notlibreto